Anamnezo

float
float

Anamnezo (de la greka vorto ανάμνησις anamnêsis „memoro“) estas la informoj, kiun kuracisto ricevas en pridemando de la paciento pri la antaŭhistorio de ties momentaj medicinaj problemoj. La biografia anamnezo krome ampleksas la kompletan vivohistorion de la paciento, kiu al kuracista aŭ aliprofesia psikoterapiisto povas liveri ideojn por hipotezoj pri la - eble nekonscia ligo de iuj vivaj okazaĵoj al la nuna situacio de la paciento. Zorga kolekto de anamnezo inkluzivas biologiajn, psikologiajn kaj sociologiajn aspektojn de la persona vivohistorio. La unuopaj informoj kolektataj en kelkaj kazoj ebligas dedukton pri riskaj faktoroj kaj la kunteksto de la nuna malsano. La pridemando de anamnezo estas parto de la serĉado de diagnozo - ĝi mem ne havas celon terapian. Ofte tamen jam la parolado pri siaj problemoj povas havi sanigan efikon. Kutime la pridemandado de anamnezo okazas antaŭ la korpa ekzameno, sed en kazoj de emerĝencoj, kiuj necesigas tujan terapian intervenon, ĝi devas esti prokrastata ĝis posta, malpli kriza, momento.

Celo de la anamnezo interalie estas la plejebla redukto de eblaj alternativaj diagnozoj al laŭeble malmultaj aŭ ideale nur unu diagnozo. Prefere la redukto de diagnozaj alternativoj okazu per gvidaj simptomoj de la unuopaj malsanoj kaj per ekskludaj kriterioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search